Estas du kontinentoj
Dum dekoj da jaroj, la homaro batalas stulte kontraŭ si, pri tiu demando: kiom da kontinentoj estas?
Respondoj varias. Sep? Ses, ĉar Ameriko estas unu kontinento? Ok, ĉar se Eŭropo validas, Hindio validus ankaŭ? Eble ili ambaŭ estas nuraj partoj da Eŭrazio — do kvin? Kvar, ĉar “Eŭrafrazio”?
Sufiĉe. Estas du:
Ojkumeno enhavas tion, kion oni tradicie nomas la “malnova mondo”, ankaŭ la disajn insulojn de Aŭstralio kaj la Pacifikaj maroj. Ĝi etendiĝas de la glaĉeroj islandaj kaj sablaj saharaj dezertoj ĝis bornea pluvarbaroj kaj la brutala aŭstralia interno. Ĝin loĝas pli ol 6.6 miliardoj da homoj, granda plejmulto da la munda loĝantaro.
-
Plej granda urboj
- Tokio
- Ĝakarto
- Delhio
- Manilo
- Seulo
- Mumbajo
-
Plej elstaraj montoj
- Ĉomolongmo
- Kilimanĝaro
- Punĉak-Ĝajo
- Elbruso
- M-to Blanka
- Damavando
-
Plej longaj riveroj
- Nilo
- Jangzio
- Jenisejo
- Flava
- Obo
- Kongo
Semanavako (say·mah·nah·wack) ampleksas la “nova mundo”, de alaskaj fjordoj kaj la marĉoj de la Misisipio ĝis glacia Antarkto kaj la pulmoj de la mondo en Amazonio. 960 milionoj da homoj loĝas en ĝin, sed preskaŭ neniom havas domon en la fridegaj sudaj dezertoj.
-
Plej granda urboj
- Nov-Jorko
- San-Paŭlo
- Meksikurbo
- Los-Anĝeleso
- Bonaero
- Rio-de-Ĵanejro
-
Plej elstaraj montoj
- Denalio
- Akonkagvo
- M-to Kolombo
- M-to Logano
- Pinto de Orizabo
- M-to Vinsono
-
Plej longaj riveroj
- Amazono
- Misisipio
- Plata
- Makenzio
- Tokantinso
- Jukono
Ambiguaĵoj ekestas en apudbordaj insuloj, ke oni eble ne povas atribui al iu ajn el la kontinentoj, kiel izolitaj insuloj de la Pacifiko kaj Atlantiko. Mi provis bone desegni puran linion.
Islando lokas sin inter du tektonaj platoj, sed ĝi sendube estas parto de Ojkumeno, kolonita de orienta norvegoj anstataŭ okcidenta inuitaj. Similaj kialoj validas por Svalbardo kaj Janmajeno, maldense loĝantaj insoluj sub norveguja regado.
La Acoroj havas fortajn kulturajn ligojn kun Portugalujo, do malgraŭ la loko de Floreso kaj Korvo sur la nordamerika plato, ili grupiĝis kun la cetero en Ojkumeno.
La Kergelenoj sekure falditas sub la antarkta konverĝo sur sia propra subkontinento, ke etendas sian teran manon sudpolusen: pli certa regiono da Semanavako, kiel Herdo kaj la Makdonaldaj.
La insuloj de Pacifiko longe nomiĝas, kun Aŭstralio, la “kontinento” Oceanio; preskaŭ ĉiujn inkluzivas Ojkumeno, eĉ la politike amerikan Havajon kaj Paskinsulon. Klipertono kaj la Galapagoj apartenas anstataŭe Semanavako, pro ke ili estas multe pli proksimaj al tiu ĉeflando, kaj iliaj malkovrantoj estis orientaj kolonistoj, ne okcidentaj polinezianoj.
Fine, trafadenigi la kudrilo de la Beringa maro estas delikata tasko. Longatempaj kulturaj ligiloj kunigas la plejorientaj tundroj siberiaj kaj la plejokcidentaj ĉiroj alaskaj sen evidenta rompopunkto, ĉar la nordamerika plato plilongiĝas fore en Rusujon. La neideala sed plej bona maniero dividi ĝin estas politika: Rusuja insuloj, ekzemple Granda Diomedo kaj la Komandorski-insuloj estas ojkumena, sed Usona insuloj, ekzemple Malgranda Diomedo, Sankt-Laŭrenco, kaj Attuo, estas semanavaka.
Lasu komenton